Ĉi tiu blogo origine aperis en la retejo de The Ocean Project.

Monda Tago de Oceanoj helpas vin fari diferencon en via vivo, komunumo kaj mondo per agado por protekti nian oceanon—por nunaj kaj estontaj generacioj. Malgraŭ la grandegaj defioj alfrontantaj la mondan oceanon, kunlaborante ni povas atingi sanan oceanon kiu provizas por la miliardoj da homoj, plantoj kaj bestoj kiuj dependas de ĝi ĉiutage.

Ĉi-jare vi povas dividi la belecon kaj gravecon de la oceano per viaj fotoj!
Ĉi tiu inaŭgura Fotokonkurso de la Monda Tago de Oceanoj permesas al homoj el la tuta mondo kontribui siajn plej ŝatatajn fotojn sub kvin temoj:
▪ Subakvaj maraj pejzaĝoj
▪ Subakva vivo
▪ Superakvaj maraj pejzaĝoj
▪ Pozitiva interago/sperto de homoj kun la oceano
▪ Junularo: malferma kategorio, ajna bildo de la oceano – sub aŭ super la surfaco – fotita de junulo, 16-jara kaj malpli ol
Venkaj bildoj estos rekonitaj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj lunde, 9 junion 2014 dum la evento de Unuiĝintaj Nacioj markanta la Mondan Tagon de Oceanoj 2014.

Klaku ĉi tie por lerni pli pri la konkurso, kaj sendi viajn fotojn!